La Domo Fama
Estas loko inter lando kaj maro
kaj ĉielo, triobla limo monda,
de kie io ajn, de ie ajn, vidiĝas,
kaj ĉiu voĉo eniras orelojn.
Famo posedas ĉi tie domon ĉe la supro de turo,
mil aperturoj aldonitaj al la konstruaĵo kaj neniuj pordoj fermeblaj;
ĝi apertas tra nokto kaj tago. Ĉiu sono devas resoni,
kaj voĉoj denove diritaj kiuj estas aŭditaj.
Neniu kvietaĵo troviĝas kaj neniu parto silentas,
nek tamen klamo aŭdiĝas, krom la murmuradeto de voĉo,
kiel ondoj, kiuj aŭdiĝus de malproksima maro,
aŭ kiel sono, kiam Jupitero krakis
nigrajn nubojn, laste revenas tondrinte.
La brua halo havas amasojn venantajn kaj irantajn,
kaj mensogoj vagas miksitaj kun veraĵoj,
mil onidiroj kaj konfuzitaj vortoj vadas kune;
el kiuj, kelkaj plenigas malplenajn orelojn per diraĵoj;
kelkaj rakontitaj portiĝas al alia, kiujn ili aŭdis, kaj la mezuro de fikcio
kreskas, kaj ĉiu nova verkisto aldiras ion al aŭditoj.
Tie restas Kredeco, temerara Eraro,
kaj vana Ĝojo, kaj alarmata Timo,
kaj freŝa Ribelo, kaj Susuro el necerta verkisto.
Famo mem, kiu elrigardis la aferojn en la ĉielo kaj maro
kaj grundo, vidas, kaj petas ĉiun en la mondo.